Home
Biographie
Biografio
Életrajz
Theater
Teatro
Termine/Fellépések/Elpasxoj
Download
Link Seite
Photo Player Flash
Slide show Flash
E-Mail senden

  Mi naskigxis en Budapesxto, la abiturientan ekzamenon mi faris en la faka mezlernejo pri restoracia industrio. En mia 10-a jaragxo mi komencis gimnastikadon en la sportkluboj KSI kaj Dózsa, poste 2,5 jarojn mi ludis nagxpilkadon. Post la mezlernejo laux la konsiloj de mia plej bona amiko, samklasano János Nagy (futbalisto, poste unu el la steluloj de la sportklubo MTK) mi komencis lerni la kantadon. Mia unua instruisto estis Babi Kovács, baldaux poste Zsuzsa Kósa en la budapesxta kantostudio de OSzK, kaj post la sukcesa ekzameno en la estradmuzika studio de la Hungara Radio mi igxis lernanto cxe Tamás Balassa P. Dum mia lernado-periodo mi ne povis suficxe enspezi por vivteni min, do tiutempe mi laboris laux mia lernita profesio kiel kelnero en la Hotelo Hilton. Kiel 20-jarulo mi decidis, ke kantado estos la cxefa afero en mia vivo, do kiam oni ofertis laboreblon en revuo de Cenario en Vieno, mi tuj akceptis gxin. Samtempe mi faris sukcesan akceptan ekzamenon al la opereta kaj muzikala fako de Viena Sxtata Konservatorio.

Post kvar jaroj kaj fina ekzameno mi tuj iris al turneo por ludi en la "Superstelulo Jesuo Kristo", kion ni prezentis cxefe en Germanio kaj Svisio. Post tio sekvis miaj teatrejaj jaroj en la Urba Teatro de Baden bei Wien kaj en St. Pölten, kaj denove venis la revuoj. Tri jarojn mi turneadis en la lando kun la "Revuo Angelo Conti", sed faris gastviziton ankaŭ al Italio, Svisio kaj Germanio. En 2002 finfine pretigxis mia memstara programo kun la titolo "Das Tier in mir", kion mi unuafoje prezentis en Vieno. Tiu "cirka vivo" placxas al mi, tamen mi ne neglektas la teatron, tial regule akceptas iujn tieajn rolojn, kiel lastatempe sur la scenejo de "Buehne 21" aux "Gloria Theater" en Vieno. Aldonigxis al ili ankaux pli aux malpli grandaj roltaskoj en filmoj, operetaj kaj pregxejaj koncertoj.

Lastatempe mi pasigas cxiam pli da tempo en Hungario, kie helpas al mi tiel afablaj kaj sindonaj kolegoj, kiel mia kvazaux-frato Péter Berentei, aux la teksto-verkisto Iván Bradányi, la komponisto Sándor Munkácsi, la kantisto Kati Rácz (por mi sxi estas pli ol monda stelulo), kaj mia amiko, la mirinda verkisto de teatraj tekstoj Géza Csemer, kiuj helpis al mi neniam perdi la ligigxon al Budapesxto. Péter Berentei helpis al mi trovi vojon al miaj unuaj hungariaj televidaj roloj, en la jaro 2005  estis eldonita mia unua hungarlingva KD, aperonta lauxplane ankaux en Esperanto.

En la lastaj jaroj mi estas ofte invitata gasto en la programoj de la kantistino Éva Endrödi (plejparte en la Pataky Kultura Centro). Inter 2006 kaj 2007 ni kune gvidis tra la duhora programo "Lauxdezire" de Zenit TV en Budapesxto.






 

|Home| |Biographie| |Biografio| |Életrajz| |Theater| |Teatro| |Termine/Fellépések/Elpasxoj| |Download| |Link Seite| |Photo Player Flash| |Slide show Flash|